France 24

France 24
televidstacio • faka televida kanalo • state media vd
Dum 6-a de decembro 2006 - nekonata/nuntempe
Sidejo Issy-les-Moulineaux
Lando Francio
Posedata de France Médias Monde vd
Posedataj kompanioj France 24 website vd
TTT Oficiala retejo
vdr

France 24 estas franca 24-hora tutmonda satelita novaĵelsendanto. Ĝi estas kreita kaj finance subtenita de la franca registraro. Fine de 2006 oni ekelsendis en Eŭropo, Afriko, Mezoriento kaj Usono (sole en Vaŝingtono kaj Novjorko).

La franca registaro esperas per France 24 povi kontraŭi la tro fortan influon de la usona kaj brita vidpunktoj dissendataj pere de CNN, BBC World, Sky News kaj Voice of America. Ekde la komenco de la 2-a Golfa Milito la franca registaro zorgas pri tio ke la unuflanka komunikado de la anglalingvaj amaskomunikiloj ne korekte informas pri iliaj vidpunktoj kaj/aŭ apenaŭ estas menciataj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search